 |
Niaj membroj
|
 |
Iom de historio de la grupo
| Nata Bertse |
Nata kantas kaj ludas gitaron, kaj ĉiam pretas veturi al iu ajn koncerto aŭ renkontiĝo kaj se ne estas io tia do preni iun alian vojaĝon. Kaj se eĉ tio ne eblas tiam ŝi kontentigas sin per libro.
Sed, parolante serioze, ŝi amas la francan lingvon kaj kantas multajn kantojn en la franca. Ŝi estas fakte instruisto de la franca. Kaj unu alia unika afero: ŝi estas unu el nemultaj personoj en la mondo kiuj havas universitatan diplomon pri Esperanto! Ĝin ŝi ricevis en la konata Tartu universitato. |
|
|

|
| Andreo Bertse |
Andreo kantas kaj ludas plurajn instrumentojn: pianon, gitaron, akordionon ktp.
Kelkfoje komponas muzikon, multfoje aranĝas muzikon kaj registras.
Pro tio ke en moderna vivo estas multaj aferoj kiujn oni povas fari nur kun helpo de komputoro li majstras ankaŭ ĝin.
En Esperanto mondo lia nomo Andrej kutime ŝanĝiĝas al Andreo. |
|
| Kaj Stridell |
Kaj estas muzika spertulo kaj ludas plurajn instrumentojn - diversajn specojn de saksofono kaj kontrabason. Ankaŭ li sukcesas kanti en diversaj lingvoj. Li partoprenas ankaŭ en la konata ĵaza grupo "Trattbandet". Krom lia muzikado, li volonte okupiĝas pri radia elsendado de ĵazprogramoj kaj amatora radio. |
|
|
|
| Olesia Bertse |
Olesia estas komencanto en la grupo, tamen ŝia partopreno estas tre valora por la ensemblo. Ŝi estas profesie edukita pri la muziko, ludas violonon kaj kantas. Espereble ŝi havos eblecon aktivi plu en la grupo. |
|
|
 |