La ensemblo "Diverslingve" kantas en plej diversaj lingvoj, kaj ĝuste tial la grupo ekhavis sian nomon.
 
Esperanto estas tamen unu el plej favoraj lingvoj de la grupo.
 
Sur la foto: dum la koncerto en la Vesterås koncerta domo, Svedio.

 
 
   
 
 

Nova kompakta disko
 
 
  Nova disko baldaŭ estas preta. Ĝi estas tralaborita versio de la antaŭe eldonita kasedo kiu nomiĝis "Kantu Kune Ni". Mendoj jam estas eblaj, se vi interesiĝas bonvolu kontakti nin.
VLT publikis artikolon
 
Post la koncerto en Vesterås koncerta domo la VLT aperigis vere pozitivan artikolon pri la okazo.
Membroj de la grupo
 
Dum la lastaj du jaroj la grupo kreskis. Nova membro fariĝis saksofonisto kaj basisto Kaj Stridell kiu estas tre sperta muzikisto kaj ankaŭ esperantisto. Kaj krom li komencis koncerti ankaŭ Olesia, la filino de la ĉefgrupanoj, Andreo kaj Nata Bertse. 
Iom da historio
 
Nata rakontas pri la Diverslingve historio. Oni trovas ŝian rakonton ĉi tie.

Rollion Data Fest med dragspel Webb album - Lucia i Lilla Akademien, Stockholm