www.diverslingve.net

KD kaj kasedoj
 

Ĉi tie oni trovas kompaktajn diskojn kaj kasedojn de la grupo Diverslingve, kaj ankaŭ kasedojn kaj KD'ojn de aliaj grupoj en kiuj membroj de Diverslingve iam kunlaboris.
Inter tiuj aliaj estas kompreneble "Inspiro" (gvidanto Vladimir Soroka) kaj komponistino Marina Korotj (membro de iama "Inspiro").
 
 
 



 
Kantu Ni Kune

19 kantoj en esperanto, CD audio formato
 
La disko estas baldaŭ preta.
 
Ĝi estas tralaborita versio de la antaŭe eldonita kasedo kiu nomiĝis "Kantu Kune Ni".

Tiu kasedo estis kaj estas vere populara, eble pro tio ke ĝi helpas multe en instruado de Esperanto. Tio estas unu el la temoj de la disko – ”lernu esperanton kantante!”.
De alia flanko, tiu ĉi muzika programo helpos al iu ajn esperanto grupo facile aranĝi komunan kantadon.

La kovrilo de la disko estas multpaĝa kaj enhavas tekstojn de ĉiuj kantoj.

 
 Enhavo kaj detaloj... 

 



 
Feliĉo

12 kantoj en esperanto, CD audio formato.
 
Pluraj kantoj havas orkestran akompanon sed kelkaj sonas nur kun la gitara akompano.
 
La kovrilo de la disko estas multpaĝa kaj enhavas tekstojn de ĉiuj kantoj.
 
 Enhavo kaj detaloj... 

 



 
Inspiro

18 kantoj en esperanto, CD audio formato.
 
Tiuj ĉi kantoj iĝis vere popularaj tuj post ilia naskiĝo. Tio okazis kiam la kasedo "Inspiro" aperis en 1988. Nun, post pasintaj jaroj, tiu kasedo ne estas plu trovebla sed kantoj ne estas forgesitaj. Male, ili estas vaste konataj kaj eniris multajn kantarojn tutmonde.
Do, per tiu ĉi disko oni retrovas iaman kasedon. La disko enhavas originajn registraĵojn de la grupo "Inspiro" faritaj dum 1985-1987.
La disko estas preparita de la grupmembro Andreo Bertse uzante originajn magnetbandojn.

 
 Enhavo kaj detaloj... 

 



 
Iufoje somermeze

19 muzikaĵoj, CD audio format
 
La albumo enhavas 19 diversajn muzikaĵojn de Svedio, Francio, Usono, Rusio, Finlando. Kelkaj el tiuj ĉi melodioj estas tre konataj, kelkaj ne multe. Ĉiuj el ili estas tamen vere ĝuigaj.
Kiam oni aŭskultas la kasedon oni rekonas Evert Taube, Mozart, Joe Dassin, B. Andersson kaj aliajn famajn komponistojn. Akordionisto Andreo Bertse presentas al ni ĉi tiun belan koncerton. Li vojaĝas tra la mondo kaj inspiriĝas pri belaj muzikpecoj kiuj poste havas la novan vivon - dank’ al lia orkestra aranĝo, moderna studio kaj kompreneble, lia akordiono.

 
 Enhavo kaj detaloj... 

 



 
Destin'

10 kantoj en esperanto, gramofona disko.
 
La disko estis eldonita en Moskva, ĉe la ŝtata muzika firmao "Melodija". Muziko estas komponita de Vladimir Soroka.

Estas la granda projekto kun vere multaj kunludantoj/kunlaborantoj de tute diversaj landoj.

 
Tekstoj de ĉiuj kantoj estas presitaj sur la malantaŭa flanko de la kovrilo.
 
 Enhavo kaj detaloj... 

 



 
Destin'

10 kantoj en esperanto, CD audio formato.
 
Tio estas la kompakt-diska versio de la albumo "Destin'". Por detaloj bonvolu rigardi la gramofonan diskon kun la sama nomo (vidu supre).
 
Tekstoj de ĉiuj kantoj troviĝas en la internaj paĝoj de la kovrilo.
 
 Enhavo kaj detaloj... 

 



 
Kantu Ni Kune

19 kantoj en esperanto.
 
Estas kaseda formato de la "Kantu Ni Kune" albumo.
Por detaloj, vidu la notojn por la kompakta disko kun la sama nomo (supre).

 
Tekstoj de ĉiuj kantoj kunsekvas kiel malgranda broŝuro.
 
 Enhavo kaj detaloj... 

 



 
Feliĉo

12 kantoj en esperanto.
 
Por detaloj bonvolu rigardi la kompaktan diskon kun la sama nomo (vidu supre).
 
Tekstoj de ĉiuj kantoj kunsekvas kiel malgranda broŝuro.
 
 Enhavo kaj detaloj...